top of page

Pri Ni

Saluton al ĉiuj! Originale ni komencis kudradon fari vestojn por niaj gefiloj, kiuj volis havi vestojn, kiuj ne estis aĉeteblaj en butikoj. Ili amis superheroojn kiel Spiderman-on kaj Ironman-on. Je tiu tempo, estis malfacile akiri vestojn kun tiuj gravuloj por infanoj. Do, ni mendis ŝtofojn de Usono, kaj ni komencis fabriki vestojn por ili. Tiel farante, nia vera pasio por fabriki diversajn vestaĵojn komenciĝis. Ĉi tio kondukis nin al ambaŭ formalaj kaj neformalaj studadoj, kaj la pasigado de multaj horoj antaŭ kudromaŝinoj. Post tiam, kiam niaj amikoj komencis vidi la vestaĵojn de niaj gefiloj, ni komencis ricevi mendojn de ili por fari vestojn por iliaj gefiloj, kaj ankaŭ mendojn de iliaj konatoj kaj najbaroj. Post iom da tempo, niaj intereso pri aliaj areoj kreskis, ekzemple, la vestoj de virinoj, kaj sakoj, kaj la fabrikado de manfaritaj maskoj por la protektado kontraŭ la aera poluaĵo kaj virusoj. Do, post multaj klasoj kaj multe da tempo kaj penado, ni estas ĉi tie hodiaŭ, uzante niajn kapablojn por provizi modajn kaj efikajn manfaritajn maskojn, ankaŭ sakojn kaj vestojn de infanoj kaj virinoj.

bottom of page